Argentina Nordoriento

Argentina Nordoriento
Regiono
regiono [+]

LandoArgentino


Argentina Nordoriento (Tero)
Argentina Nordoriento (Tero)
Situo de la regiono NEA en Argentino


vdr
Parta vido (la arko formata de tiuj enormaj akvofaloj estas de pli ol seksagesimaj 200°) de la akvofalo Iguacuo el la rigardejo troviĝanta en la malsupra cirkvito en la nordorienta pinto de la Provinco Misiones.

La Argentina Nordoriento aŭ en hispana nordeste argentino (NEA) estas unu el la histori-geografiaj regionoj en kiu oni subdividas Argentinon. Ĝi enhavas la provincojn Formosa, Ĉako, Corrientes, Misiones, parte de Santiago del Estero, nordo de Santa Fe kaj oriente de Tukumano kaj Salta kaj, kvankam ne estas inkludataj strikte en la NEA (Nordeste Argentino), la norda triono de la Provinco Entre Ríos kaj la norda triono de la Provinco Santa Fe havas multajn similajn pejzaĝajn, ekologiajn kaj kulturajn traktojn (kio videblas ekzemple en la regiona nordorienta kuirarto).

Malsekejo Bañado La Estrella, ĉe Las Lomitas.
Palmaro de karandajo (Copernicia alba) en la aliro al Resistencia el Corrientes, nometipa pejzaĝo de la orienta sektoro de Ĉako.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy